"Se taire, c'est pareil dans toutes les langues."

Philippe Geluck ("Et vous, chat va ?")




>> Accueil


>> Histoire


>> Activités


>> Apprendre


>> Contacts


>> Liens


Randonnée en Chartreuse le 30 avril

Saluton montaremuloj!

La printempo alvenis kaj la vetero baldaux tre belos en la montaro kie floroj kaj verdajxoj abundas. Ni instigas vin forgesi pri ekzamenoj kaj laboro; forlasu vian komputilon kaj horoj de senmovigxo kaj venu promeni spirante fresxan aeron en la montaro! JEFO Grenoble invitas vin al promenado sabate la 30-an de aprilo en Chartreuse.

La programo:

  • 8h35: foriro de Grenoblo buse al St-Pierre de Chartreuse (1 horo) promenado en la montara cxirkauxajxo (apud la monahxejo 'Monastère de Chartreuse')kaj pikniko
  • ebla vizito al la muzeo (La Correrie) pri la monahxejo (3€) http://www.chartreuse.fr/pa_correrie.htm
  • reveno buse al Voiron por senpaga vizito de la famaj keloj de Chartreuse kaj senpaga gustumo de la alkolagxo http://www.chartreuse.fr/pa_visite_fr.htm
  • reveno buse al Grenoble proksimume je la 19a Pagu surloke por la busbileto (~5,40€) kaj muzeo se vi deziras. Kunportu tagmangxon kaj bonajn marsxsxuojn.



La Grenoblanoj provos gastigi vin vendrede kaj ankaux sabate se vi deziras resti kaj partopreni en la manifestacio (la 1a de majo) kun lokaj esperantaj klubanoj.

Ni ankaux organizos montaran semajnfinon (promenado kaj tranokto cxe rifugxejo) en Vercors la 14-an kaj 15-an de majo, sed ni baldaux sendos la detalojn.

Se vi deziras partopreni en la promenado sendu la suban informon FRUE al grenoble@esperanto-jeunes.org kaj lathparia@hotmail.com

Nomo:
Adreso:
Telefono kaj retadreso:
Se vi veturos, kiom da sidlokoj estas:
Kiam vi alvenos kaj foriros (nur se vi bezonas gastigon):

Amike,

Leena



Dernière mise à jour : 13/04/2005