"Se taire, c'est pareil dans toutes les langues." Philippe Geluck ("Et vous, chat va ?") |
|
Montara semajnfino apud Villard de Lans en Vercors
Venu al la montaro por promeni, babili, esperantumi, ridi en vidinda natura cxirkauxajxo dum la semajnfino de 14 kaj 15 de majo! JEFO Grenoble invitas gejunulojn partopreni en la montara semajnfino en Vercors, apud Grenoble. Estas multaj eblecoj por marsxadi trankvile aux sporteme dum la tago, kaj energiplenigxi per abunda loka mangxajxo vespere.
Kion kunporti:
*Ne kunportu pesajn ajxojn cxar eble vi devos kunporti vian dorssakon dum tuta dimancxo La nombro de litoj en la rifugejo estas limigita je 20 personoj (15 en dormejo, 5 en du cxambroj). La 15 lokoj en la dormejo estos donata al la unuaj kiuj elektis gxin, la aliaj devos pagi iomete pli por la liton en cxambro. Por vidi fotojn kaj detalojn de la pasinta JEFO montara semajnfino: http://kameleono.free.fr/montara/ http://esperanto-jeunes.org/eventoj/montara.htm Kotizo: la unua kotizo estas por studentoj kiuj agxas je malpli ol 27 jaroj/ la ceteraj
PAGU SURLOKE SED NEPRAS SENDI LA SUBAN ALIGXILON FRUE POR RIZERVI AL grenoble@esperanto-jeunes.org (cxeko pagenda je la nomo de Esperanto Rhone-Alpes) antaux la 5-an de majo ALIGXILO: NOMO: AGXO: ADRESO, RETADRESO, TELEFONNUMERO: Kiam vi alvenos kaj foriros (nur se vi volas esti gastigita): Mi deziras dormi en cxambron/ dormejon Via kotizo: ___€ *bonvolu aligxu al JEFO, la franca esperanta junularo kiu subtenas nin....nur kostas 10€ kaj vi gxisdatigxos pri esperantaj agadoj! http://esperanto-jeunes.org/adherer/ |
Dernière mise à jour : 13/04/2005