"Se taire, c'est pareil dans toutes les langues."

Philippe Geluck ("Et vous, chat va ?")




>> Accueil


>> Histoire


>> Activités


>> Apprendre


>> Contacts


>> Liens


Montara semajnfino apud Villard de Lans en Vercors

Venu al la montaro por promeni, babili, esperantumi, ridi en vidinda natura cxirkauxajxo dum la semajnfino de 14 kaj 15 de majo! JEFO Grenoble invitas gejunulojn partopreni en la montara semajnfino en Vercors, apud Grenoble. Estas multaj eblecoj por marsxadi trankvile aux sporteme dum la tago, kaj energiplenigxi per abunda loka mangxajxo vespere.

La programo:

  • vendredo 13 an de majo
    • alveno vespere
    • eble, esperanta vizito de Grenoblo en trajneto kun lokaj esperantaj klubanoj vespere (ne estas certa)
  • sabato 14 an de majo
    • frua foriro je la 8h15 al Villard-de-Lans en Vercors (~1.5 horoj)
    • marsxado en la montaro (multaj eblecoj: facila al malfacila)
    • pikniko
    • vespera reveno al la etapkusxejo ( http://www.planete-vercors.com/gite-essendole/ ) kie ni mangxos bonegan lokan mangxajxon preparita por ni
    • eblas esperantumi, kanti, babili, kartludi k.t.p.
  • dimancxo 15 an de majo
    • vekigxo kaj matenmangxo
    • promenado kaj pikniko
    • reveno posttagmeze (buso je la 14h20 kiuj alvenas je la 16h00 Grenoblon, aux je la 17h10 -> 19h00)


Kion kunporti:
  • mangxon por la pikniko je sabato (kaj je dimancxo se vi deziras...versxajne vi povas ankaux acxeti ion en la vilagxo)
  • kovrilojn aux dormsakon
  • marssxuojn, varman vestajxon cxar kelfoje ne tiom varmas en la montaro


*Ne kunportu pesajn ajxojn cxar eble vi devos kunporti vian dorssakon dum tuta dimancxo

La nombro de litoj en la rifugejo estas limigita je 20 personoj (15 en dormejo, 5 en du cxambroj). La 15 lokoj en la dormejo estos donata al la unuaj kiuj elektis gxin, la aliaj devos pagi iomete pli por la liton en cxambro.

Por vidi fotojn kaj detalojn de la pasinta JEFO montara semajnfino:
http://kameleono.free.fr/montara/
http://esperanto-jeunes.org/eventoj/montara.htm

Kotizo:
la unua kotizo estas por studentoj kiuj agxas je malpli ol 27 jaroj/ la ceteraj
  • en dormejo: 31€/ 34€
  • en cxambro: 33€/ 36€


PAGU SURLOKE SED NEPRAS SENDI LA SUBAN ALIGXILON FRUE POR RIZERVI AL grenoble@esperanto-jeunes.org (cxeko pagenda je la nomo de Esperanto Rhone-Alpes) antaux la 5-an de majo

ALIGXILO:
NOMO:
AGXO:
ADRESO, RETADRESO, TELEFONNUMERO:
Kiam vi alvenos kaj foriros (nur se vi volas esti gastigita):
Mi deziras dormi en cxambron/ dormejon
Via kotizo: ___€



*bonvolu aligxu al JEFO, la franca esperanta junularo kiu subtenas nin....nur kostas 10€ kaj vi gxisdatigxos pri esperantaj agadoj! http://esperanto-jeunes.org/adherer/



Dernière mise à jour : 13/04/2005